Stato de Esperanto.Org

Retpaĝservilo: bone; Retpoŝto: bone;
SED la maŝino malaperos baldaŭ dum almenaŭ horo!

UTC: 2007 jan 29 10:30, Kalifornie: 2007 jan 29 14:30

  1. La fizika maŝino devos translokiĝi al nia nova gastejo meer.net. Tiu signifas ke inter la 4a ptm (Kalifornia tempo) hodiaŭ kaj meznokto morgaŭ Esperanto.Org malaperos dum almenaŭ horo. Ni devos fizike forpreni ĝin, transporti ĝin trans la valo (dependas de la trafiko kiom longe tiu daŭros) kaj instali ĉe la nova gastejo. Povas esti 1 aŭ multe pli da horoj. Ni petas vian pardonon kaj ne anticipas alian translokiĝon dum longa tempo.
  2. Ni esperas ke ni restos ĉe la nova loko dum longa tempo... sed denove, ni akiris lokon pere de amiko kaj restos ĝis eble tiu amiko foriros kaj tiam ni devos translokigi denove.
  3. Hieraŭ vespere ni ektranslokigis la retpoŝtan servon de nia maŝino al ties de Google. Ni esperis ke Google havus pli da eblecojn. Eble jes, sed bedaŭrinde la plej simplaj aferoj ne funkciis! Do, post horo, kaj cento da fuŝitaj poŝtaĵoj ni inversigis kaj nun re-estas ĉe nia originala maŝino. Ni diskutos kio okazis kaj kreos novan planon. Eble iam ni iros al Google, sed eble ne.

Denove, ni petas vian pardonon kaj esperas ke ĉi tiu estos la lasta malapero dum longa tempo.

Daŭras:

Ekde 2006 septembro, iu krima trud-mesaĝisto el, ŝajne, Rusio, daŭre disdonas milionojn da mesaĝoj semajne kun trompiga resend-adreso "info@esperanto.org" . Tiu signifas ke ni tage ricevas centojn da "resenditaj" mesaĝoj, ĉar oni opinias ke ni sendis la originalon. Tiu adreso nun estas apenaŭ uzebla. Kutime tiuj aĉuloj mensogas pri unu hazarde elektita adreso dum unu tago aŭ unu semajno aŭ eĉ monato kaj tiam ŝanĝas al nova viktimo. Sed ĉi tiu daŭras tre longe kaj ŝajne ne haltos baldaŭ. Bedaŭrinde niaj plendoj estas aŭ ignoritaj (ĉu lingva barilo?) aŭ tro malrapidaj. La fiaĉulo simple kreas novan konton por disdonado tuj post kiam komputilisto haltigas malnovan. Ni simple ne havas tempon (almenaŭ horo tage) por korekte zorgi. Ni esperas ke ni ne tute perdos la uzeblecon de tiu adreso. Kompreneble ni esperas ke ĉi tiu ne okazu al vi.

Grava!

Se vi ne povas atingi nin normale, bonvole avertu nin pere de mesaĝo al esperanto.org ĉe gmail.com (sed nur se vere la servilo ne funkcias).

MalnovańĶoj


Copyright 2018 This web site is maintained by the Computer Services workers of Independent Operations. Send any comments about the links or other web related issues to WebWorker (@IndependentOperations.com).