Stato de Esperanto.Org

Retpaĝservilo: bone; Retpoŝto: bone

UTC: 2007 jan 02 07:00, Kalifornie: 2007 jan 01 23:00

Multajn dankojn al Zonker kaj JeffK kiuj faris multe da laboro kaj nun la maŝino estas stabila denove. Plej verŝajne ni ne devos translokigi denove... ĝis kiu scias ĉi tiu fojo, sed probable 1 aŭ 2 jaroj.
Tamen mi planas translokigi la retpoŝtan servon al Google por havi pli bonajn eblecojn. Sed mi ferios dum semajno ... kaj timas ke la ŝanĝo ne funkcios! Ni nur povas iri unudirekte kaj do mi deziras fari multe pli da testoj antaŭ la ŝanĝo. Sed, preparu vin mem por ŝanĝo antaŭ la fino de Januaro kiu eble signifos perdon de ret-poŝto dum nekonebla tempo.

(2006 dec 3 16:45 UTC, 2006 dec 3 08:45 en "Silicia Valo" Kalifornio, Usono (kie la maŝino lokiĝas)

La maŝino de Esperanto.Org mem devos tanslokiĝi denove, antaŭ la fino de Januaro 2007. Kaj do la estraro kunvenis novembro 27a por diskuti la situacion.

Daŭras:

Ekde 2006 septembro, iu krima trud-mesaĝisto el, ŝajne, Rusio, daŭre disdonas milionojn da mesaĝoj semajne kun trompiga resend-adreso "info@esperanto.org" . Tiu signifas ke ni tage ricevas centojn da "resenditaj" mesaĝoj, ĉar oni opinias ke ni sendis la originalon. Tiu adreso nun estas apenaŭ uzebla. Kutime tiuj aĉuloj mensogas pri unu hazarde elektita adreso dum unu tago aŭ unu semajno aŭ eĉ monato kaj tiam ŝanĝas al nova viktimo. Sed ĉi tiu daŭras tre longe kaj ŝajne ne haltos baldaŭ. Bedaŭrinde niaj plendoj estas aŭ ignoritaj (ĉu lingva barilo?) aŭ tro malrapidaj. La fiaĉulo simple kreas novan konton por disdonado tuj post kiam komputilisto haltigas malnovan. Ni simple ne havas tempon (almenaŭ horo tage) por korekte zorgi. Ni esperas ke ni ne tute perdos la uzeblecon de tiu adreso. Kompreneble ni esperas ke ĉi tiu ne okazu al vi.

Grava!

Se vi ne povas atingi nin normale, bonvole avertu nin pere de mesaĝo al esperanto.org ĉe gmail.com (sed nur se vere la servilo ne funkcias).

MalnovańĶoj


Copyright 2018 This web site is maintained by the Computer Services workers of Independent Operations. Send any comments about the links or other web related issues to WebWorker (@IndependentOperations.com).