Stato de Esperanto.Org

Retpaĝservilo: bone; Retpoŝto: bone SED ni malaperos dum nekonata tempo kiu espereble ne daŭros pli ol unu horo!

UTC: 2006 dec 22 07:30, Kalifornia tempo: 2006 dec 21 23:30

Kio okazis? Nenio! Zonker iris kaj laboradis ĉe la malnova kaj nova komputiloj dum horoj. Li faris bonajn laborojn, sed tiu kiu diris ke ni devas translokiĝi hodiaŭ vespere... neniam alvenis!
Bedaŭrinde tiu signifas ke eble ni faros morgaŭ... aŭ eble neniam. Bonvole kontrolu poste por lerni kio okazas.
Ni esperas dormi bone.

(2006 dec 3 16:45 UTC, 2006 dec 3 08:45 en "Silicia Valo" Kalifornio, Usono (kie la maŝino lokiĝas)

La maŝino de Esperanto.Org mem devos tanslokiĝi denove, antaŭ la fino de Januaro 2007. Kaj do la estraro kunvenis novembro 27a por diskuti la situacion.

Daŭras:

Ekde 2006 septembro, iu krima trud-mesaĝisto el, ŝajne, Rusio, daŭre disdonas milionojn da mesaĝoj semajne kun trompiga resend-adreso "info@esperanto.org" . Tiu signifas ke ni tage ricevas centojn da "resenditaj" mesaĝoj, ĉar oni opinias ke ni sendis la originalon. Tiu adreso nun estas apenaŭ uzebla. Kutime tiuj aĉuloj mensogas pri unu hazarde elektita adreso dum unu tago aŭ unu semajno aŭ eĉ monato kaj tiam ŝanĝas al nova viktimo. Sed ĉi tiu daŭras tre longe kaj ŝajne ne haltos baldaŭ. Bedaŭrinde niaj plendoj estas aŭ ignoritaj (ĉu lingva barilo?) aŭ tro malrapidaj. La fiaĉulo simple kreas novan konton por disdonado tuj post kiam komputilisto haltigas malnovan. Ni simple ne havas tempon (almenaŭ horo tage) por korekte zorgi. Ni esperas ke ni ne tute perdos la uzeblecon de tiu adreso. Kompreneble ni esperas ke ĉi tiu ne okazu al vi.

Grava!

Se vi ne povas atingi nin normale, bonvole avertu nin pere de mesaĝo al esperanto.org ĉe gmail.com (sed nur se vere la servilo ne funkcias).


Copyright 2018 This web site is maintained by the Computer Services workers of Independent Operations. Send any comments about the links or other web related issues to WebWorker (@IndependentOperations.com).