La maŝino devos translokiĝi ĵaŭdo vespere
(Kalifornia tempo)! Tiu signifas ke dum nekonata daŭro de tempo nek
la paĝaro de Esperanto.Org nek la retpoŝto estos atingebla!
Eĉ pli malbone, ni eble devos translokiĝi denove "baldaŭ"
(ene de la venonta monato kaj duono).
Kompreneble ni petas vian pardonon, sed tiu estas la vivo de la
fizika maŝino.
Pli detale: Ni jam posedas la novan maŝinon
(ankoraŭ sen nomo) kaj, espereble hodiaŭ vespere,
ŝarĝos ĝin kun ĉio de la malnova maŝino. Denove
espereble, ni instalos la novan maŝinon morgaŭ post ĉi
tiu unua translokiĝo. La estraro esploras la kostojn por lokoj kaj
ankoraŭ ne findecidis pri fizika loko. Se ni restos kie ni estos
post ĉi tiu unua translokiĝo, ĉio estos finita. Se ni
translokiĝos denove (probable al la sama konstruaĵo kun
MAE-WEST mem ("... 70% de la interrata trafiko trairas MAE-WEST je iu
tempo...") kiu estas unu el la originalaj (malgraŭ en nova loko)
centrejoj por interreta trafiko) ni perdos aliajn minutojn aŭ
horojn aŭ eĉ tagojn (espereble ne pli ol 2) iam.
Denove, ni petas vian pardonon, sed ni devas foriri pro kialoj
ekster nia regado. Pro la ĝenado al la uzantoj kaj al la estraro
mem, ni deziras fintranslokiĝi ĉe la plej bona loko.
Dankon pro via komprenemo kaj kunlaboremo.
Denove, por lerni kiel helpi nin, bonvole kontrolu nian paĝon
pri kiel kunlabori.
La maŝino de Esperanto.Org mem devos tanslokiĝi denove,
antaŭ la fino de Januaro 2007. Kaj do la estraro kunvenis novembro
27a por diskuti la situacion.
Ekde 2006 septembro, iu krima trud-mesaĝisto el, ŝajne, Rusio, daŭre disdonas milionojn da mesaĝoj semajne kun trompiga resend-adreso "info@esperanto.org" . Tiu signifas ke ni tage ricevas centojn da "resenditaj" mesaĝoj, ĉar oni opinias ke ni sendis la originalon. Tiu adreso nun estas apenaŭ uzebla. Kutime tiuj aĉuloj mensogas pri unu hazarde elektita adreso dum unu tago aŭ unu semajno aŭ eĉ monato kaj tiam ŝanĝas al nova viktimo. Sed ĉi tiu daŭras tre longe kaj ŝajne ne haltos baldaŭ. Bedaŭrinde niaj plendoj estas aŭ ignoritaj (ĉu lingva barilo?) aŭ tro malrapidaj. La fiaĉulo simple kreas novan konton por disdonado tuj post kiam komputilisto haltigas malnovan. Ni simple ne havas tempon (almenaŭ horo tage) por korekte zorgi. Ni esperas ke ni ne tute perdos la uzeblecon de tiu adreso. Kompreneble ni esperas ke ĉi tiu ne okazu al vi.
Se vi ne povas atingi nin normale, bonvole avertu nin pere de mesaĝo al esperanto.org ĉe gmail.com (sed nur se vere la servilo ne funkcias).
Copyright 2022 This web site is maintained by the Computer Services workers of Independent Operations. Send any comments about the links or other web related issues to WebWorker (@IndependentOperations.com).